イベント情報

Akiru donacon de SukeraSparo kaj MangaGamer !!

Akiru donacon de SukeraSparo kaj MangaGamer !!

-- okaze de kunlaboro kun Esperanto-Kongreso --

Jen atentenda anonco por vi, amantoj pri Kotonoha-amrilato kaj interesitoj pri Esperanto, kiuj estas ekster Japanio.

Okazos en Japanio La 109a Japana Esperanto-Kongreso ( dato: la 23a - 25a de septembro 2022 ).

Vi ( ekster Japanio ) povas rete partopreni en la Esperanto-kongreso senpage.

SukaraSparo kunlabore subtenas la Esperanto-kongreson.

Okaze kunlaboro kun la Esperanto-kongreso, SukeraSparo kaj MangaGamer preparas donacon al vi.

Partoprenu nian eventon kaj havigu al vi ŝancon per jenaj ŝtupoj.

  1. Registru vin ĉe la paĝo de la Esperanto-kongreso <https://jek.jei.or.jp/aligxo-eo/> antaŭ la fino de la 10a de septembro (UTC).

    Per la registriĝo vi ricevos per retpoŝto vian identigilon; t.e. kongresa registriĝa numero (KN).

  2. Iom post la registriĝo, La oficejo de la Esperanto-kongreso per retpoŝto sendos al vi informojn kiel partopreni en la Esperanto-kongreso. (Invitilojn de Discord kaj Zoom).

    Tuj vizitu la servilon de Discord kaj montru vian kromnomon per via identigilo "kongresa registriĝa numero (KN)" kaj via nomo.

    Ekzemple: Via kromnomo estu "KN987 John Smith", se via identigilo "kongresa registriĝa numero KN" estas "987" kaj via nomo estas "John Smith".

  3. Vizitu la paĝon de SukeraSparo <https://sukerasparo.com/event/eve31.html> kaj enmetu vian kongresan registriĝan numeron (KN), vian nomon kaj vian retadreson, kiujn vi enmetis ĉe la kongresa paĝo, antaŭ la fino de septembro (UTC).

  4. Laŭ via intereso vi povas partopreni kaj sperti ion novan en la Esperanto-Kongreso per Discord kaj per Zoom en la tagoj de la Esperanto-Kongreso

  5. SukeraSparo trovos bonŝanculojn loterie kaj sendos donacon per rekta mesaĝo de Discord en oktobro.

    Vi restu almenaŭ ĝis la fino de oktobro.

    La donaco estas aro de seriaj kodoj de du produktoj en "Steam".

    • ・The Expression Amrilato
    • ・Distant Memoraĵo

    Ju plu multaj partoprenos en nia evento, des pli multaj estos bonŝanculoj.

    • Estos 1 bonŝanculo, se nombro de partoprenantoj estos malpli ol 20.
    • Estos 2 bonŝanculoj, se nombro de partoprenantoj estos malpli ol 30.
    • Estos 3 bonŝanculoj, se nombro de partoprenantoj estos malpli ol 40.
    • Estos 4 bonŝanculoj, se nombro de partoprenantoj estos malpli ol 50.
    • Estos 5 bonŝanculoj, se nombro de partoprenantoj estos 50+.
  • Oni ne rajtas transvendi la seriajn kodojn.
  • La bonŝanculo tamen rajtas transdonaci al via intima amiko!

(*Rimarko*) Fine, DANKON al MangaGamer pro preparo de la seriaj kodoj.